Lines Matching refs:la

4 Adoptita kaj proklamita de Rezolucio 217 A (III) de la Ĝenerala Asembleo, 10an de decembro 1948
7 Pro tio, ke agnosko de la esenca digno kaj de la egalaj kaj nefordoneblaj rajtoj de ĉiuj membroj de la homara familio estas la fundamento de libero, justo kaj paco en la mondo,
9 Pro tio, ke malagnosko kaj malestimo de la homaj rajtoj rezultigis barbarajn agojn, kiuj forte ofendis la konsciencon de la homaro, kaj ke la efektiviĝo de tia mondo, en kiu la homoj ĝuos liberecon de parolo kaj de kredo kaj liberiĝon el timo kaj bezono, estas proklamita kiel la plej alta aspiro de ordinaraj homoj,
11 Pro tio, ke nepre necesas, se la homoj ne estu devigitaj, sen alia elektebla vojo, ribeli kontraŭ tiranismo kaj subpremo, ke la homaj rajtoj estu protektataj de la leĝo,
13 Pro tio, ke nepre necesas evoluigi amikajn rilatojn inter la nacioj,
15 Pro tio, ke la popoloj de Unuiĝintaj Nacioj en la Ĉarto reasertis sian firman kredon je la fundamentaj homaj rajtoj, je la digno kaj valoro de la homa personeco kaj je la egalaj rajtoj de viroj kaj virinoj, kaj firme decidis antaŭenigi socian progreson kaj pli altnivelan vivon en pli granda libereco,
17 Pro tio, ke la Ŝtatoj-Membroj sin devigis atingi, en kunlaboro kun Unuiĝintaj Nacioj, la antaŭenigon de universala respekto al kaj observado de la homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj,
25 Proklamas tiun ĉi Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj kiel komunan celon de atingo por ĉiuj popoloj kaj ĉiuj nacioj, por tio, ke ĉiu individuo kaj ĉiu organo de la socio, konstante atentante ĉi tiun Deklaracion, per instruado kaj edukado strebu al respektigo de tiuj ĉi rajtoj kaj liberecoj, kaj per laŭgradaj paŝoj naciaj kaj internaciaj certigu ilian universalan kaj efektivan agnoskon kaj observadon, same tiel inter la popoloj de la Ŝtatoj-Membroj mem, kiel inter la popoloj de teritorioj sub ilia jurisdikcio.
33 Plie, nenia diferencigo estu farata surbaze de la politika, jurisdikcia aŭ internacia pozicio de la lando aŭ teritorio, al kiu apartenas la koncerna persono, senkonsidere ĉu ĝi estas sendependa, sub kuratoreco, ne-sinreganta aŭ sub kia ajn alia limigo de la suvereneco.
36 Ĉiu havas la rajtojn je vivo, libereco kaj persona sekureco.
51 Ĉiu rajtas ricevi de la kompetentaj naciaj tribunaloj efikan riparon pro agoj, kiuj kontraŭas la fundamentajn rajtojn, kiujn li havas laŭ la konstitucio aŭ la leĝoj.
62 2. Neniu estu konsiderata krimkulpa pro kia ajn ago aŭ neago, kiu ne konsistigis puneblan faron, laŭ nacia aŭ internacia juro, en la tempo, kiam ĝi estis farita. Same tiel, ne estu aljuĝita pli severa puno ol tiu, kiu estis aplikebla en la tempo, kiam la punebla faro estis plenumita.
68 1. Ĉiu havas la rajton libere moviĝi kaj loĝi interne de la limoj de kiu ajn ŝtato.
70 2. Ĉiu rajtas eliri el kiu ajn lando, inkluzive la propran, kaj reveni en sian landon.
75 2. Tiu rajto ne estas alvokebla en kazoj de persekutaj akuzoj malfalse levitaj pro ne-politikaj krimoj aŭ pro agoj kontraŭaj al la celoj kaj principoj de Unuiĝintaj Nacioj.
80 2. Al neniu estu arbitre forprenita la ŝtataneco, nek rifuzita la rajto ŝanĝi sian ŝtatanecon.
83 1. Plenaĝaj viroj kaj virinoj, sen ia ajn limigo pro raso, nacieco aŭ religio, rajtas edziĝi kaj fondi familion. Iliaj rajtoj estas egalaj koncerne la geedziĝon, dum la geedzeco kaj koncerne eksedziĝon.
85 2. Geedziĝo okazu sole laŭ libera kaj plena konsento de la geedziĝontoj.
87 3. La familio estas la natura kaj fundamenta grupunuo de la socio, kaj ĝi rajtas ricevi protekton de la socio kaj de la Ŝtato.
95 Ĉiu havas la rajton je libereco de penso, konscienco kaj religio; tiu ĉi rajto inkluzivas la liberecon ŝanĝi sian religion aŭ kredon, kaj liberecon manifesti, ĉu sola ĉu kune kun aliaj, ĉu publike ĉu private, sian religion aŭ kredon per instruado, praktikado, adorado kaj observado.
98 Ĉiu havas la rajton je libereco de opinio kaj esprimado; ĉi tiu rajto inkluzivas la liberecon havi opiniojn sen intervenoj de aliaj, kaj la rajton peti, ricevi kaj havigi informojn kaj ideojn per kiu ajn rimedo kaj senkonsidere pri la landlimoj.
101 1. Ĉiu havas la rajton je libereco de pacema kunvenado kaj asociiĝo.
106 1. Ĉiu homo rajtas partopreni la regadon de sia lando, aŭ rekte aŭ pere de libere elektitaj reprezentantoj.
110 3. La volo de la popolo estu la bazo de la aŭtoritato de la registaro; tiu volo estu esprimata per regulaj kaj aŭtentikaj elektoj, kiuj okazu per universala kaj egala balotrajto, kaj per sekreta voĉdono aŭ ekvivalentaj liberaj voĉdonaj proceduroj.
113 Ĉiu, kiel membro de la socio, havas rajton je socia sekureco kaj povas postuli la realigon, per naciaj klopodoj kaj internacia kunlaboro, kaj konforme al la organizo kaj disponeblaj rimedoj de ĉiu Ŝtato, de tiuj ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj, kiuj estas nepre necesaj por lia digno kaj por la libera disvolviĝo de lia personeco.
125 Ĉiu havas rajton je ripozo kaj libertempo, inkluzive racian limigon de la laborhoroj kaj periodajn feriojn kun salajro.
128 1. Ĉiu havas rajton je vivnivelo adekvata por la sano kaj bonfarto de si mem kaj de sia familio, inkluzive de nutraĵo, vestaĵoj, loĝejo kaj medicina prizorgo kaj necesaj sociaj servoj, kaj la rajton je sekureco en okazo de senlaboreco, malsano, malkapablo, vidvineco, maljuneco aŭ alia perdo de la vivrimedoj pro cirkonstancoj ekster sia povo.
133 1. Ĉiu havas rajton je edukiĝo. La edukado estu senpaga, almenaŭ en la elementa kaj fundamenta stadioj. La elementa edukado estu deviga. La teknika kaj porprofesia edukado estu ĝenerale akirebla, kaj pli alta edukado estu egale akirebla por ĉiuj laŭ ties meritoj.
135 2. Edukado celu la plenan disvolvon de la homa personeco kaj plifortigon de la respekto al la homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj. Ĝi kreskigu komprenon, toleron kaj amikecon inter ĉiuj nacioj, rasaj aŭ religiaj grupoj, kaj antaŭenigu la agadon de Unuiĝintaj Nacioj por konservo de paco.
137 3. Gepatroj havas unuavican rajton elekti la specon de la edukado, kiun ricevu iliaj infanoj.
140 1. Ĉiu rajtas libere partopreni la kulturan vivon de la komunumo, ĝui la artojn kaj partopreni sciencan progreson kaj ĝiajn fruktojn.
142 2. Ĉiu havas rajton je protekto de la moralaj kaj materialaj interesoj rezultantaj el eventualaj sciencaj, literaturaj aŭ artaj produktaĵoj, kiujn li aŭtoris.
145 Ĉiu havas rajton je socia kaj internacia organizo, en kiu la rajtoj kaj liberecoj difinitaj en ĉi tiu Deklaracio povas esti plene realigitaj.
148 1. Ĉiu havas devojn al la komunumo, en kiu, sole, estas ebla la libera kaj plena disvolviĝo de lia personeco.
150 2. En la uzado de siaj rajtoj kaj liberecoj, ĉiu estu subigita sole al tiuj limigoj, kiuj estas jure difinitaj ekskluzive kun la celo certigi adekvatan rekonon kaj respekton por la rajtoj kaj liberecoj de aliaj kaj por konformiĝi al justaj postuloj de moralo, publika ordo kaj ĝenerala bonfarto en demokrata socio.
152 3. Tiuj ĉi rajtoj kaj liberecoj estas en neniu okazo efektivigeblaj kontraŭe al la celoj kaj principoj de Unuiĝintaj Nacioj.
155 Nenio en ĉi tiu Deklaracio estu interpretita kiel implico, ke iu ajn Ŝtato, grupo aŭ persono iel ajn rajtas entrepreni ian ajn agadon aŭ plenumi ian ajn agon, kiu celus detrui kiun ajn el la rajtoj kaj liberecoj ĉi-ene difinitaj